Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj 2011 | |
---|---|
![]() | |
Angle | FIFA U-20 World Cup 2011, Hispane Copa Mundial Sub-20 de la FIFA 2011 |
organizanto | FIFA |
organizata en | ![]() |
teamoj | 24 |
ĉampiono | ![]() |
dua pozicio | ![]() |
rekorda futbalisto | plej multaj goloj:![]() |
La 18-a Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj estis turniro por naciaj teamoj de futbalistoj sub la aĝo de 20 jaroj, organizita de la internacia federacio FIFA. Ĝi okazis inter la 29-a de julio kaj la 20-a de aŭgusto 2011 en ok urboj de Kolombio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 24 teamoj, el kiuj 23 estis elektitaj en antaŭaj kontinentaj turniroj de la diverskontinentaj konfederacioj pri futbalo, kaj la 24-a teamo estis tiu de la gastiganta lando Kolombio, kiu aŭtomate kvalifikiĝis. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo post matĉa plilongigo la 20-an de aŭgusto 2011 iĝis la teamo de Brazilo, la duan pozicion akiris la teamo de Portugalio kaj la trian tiu de Meksiko.